Principaro

Universitato de Esperanto

Hejmo

Kursaro

1 Milito kaj Paco

2 Filozofio de la Informadiko

3 Enkonduko al Astronomio

Principaro

Biblioteko

Pri Ni

Kontakti

La Principaro kiu inspiras la projekton, la gvidlinioj por pretigi sesion, kaj aliaj utilaj informoj.

Parto I, Principaro

I-1. Ni konstruas sur jam ekzistantaj modeloj de malfermaj universitatoj

La Universitato de Esperanto parte inspiriĝas de la modelo OCW (OpenCourseWare), lanĉita de la Universitato MIT en la la jaro 2002. Laŭ tiu modelo, kursoj de la universitato parte aŭ tute disponeblas sur la Interreto por homoj el ĉiuj landoj. La Universitato de Esperanto, tamen, multe pli baziĝas sur la modeloj de la Universitatoj de Berkeley kaj de Yale, kie nur kompletaj kursoj, nur filmitaj kursoj, kaj nur bazaj, ĝeneralaj kursoj disponeblas por la publiko. La fundamenta celo, do, de la Universitato de Esperanto estas disponigi tiajn kompletajn, filmitajn kaj bazajn kursojn, ĉi-foje tute en Esperanto, por la nuntempa kaj venonta komunumo de parolantoj de la Internacia Lingvo.

I-2. Ni kredas je libera cirkulado de ideoj, sciaro kaj kulturo per transnacia edukado.

La Universitato de Esperanto baziĝas ankaŭ sur la principaro prezentita en la esperanta Manifesto de Prago, kaj simile sur la principaro esprimita en la Licenco Krea Komunaĵo. En la Manifesto legiĝas pri la nocioj transnacia edukado, pedagogia efikeco kaj lingva diverseco. Ni entuziasme akceptas tiajn ideojn, kaj en tiu spirito la Universitato de Esperanto fondiĝas. Pri la Licenco Krea Komunaĵo, ni utiligas ankaŭ ties principaron, laŭ kiu la kurso-materialoj restas propraĵo de la kreintoj, sed restas je ĉies dispono. Kiam kurso pretiĝas por perreteja uzo ĉe la Universitato de Esperanto, AIS aŭ alia organizo povos kun-alproprigi ĝin. UEA povas utiligi ĝin. Landaj asocioj povas uzi ĝin. Lokaj kluboj povas uzi ĝin. Ne-Esperantistoj povas utiligi ĝin, ĉiam en la kadro de Krea Komunaĵo.

I-3. Ni kredas, ke Esperanto utiligindas kiel lingvo por kleriĝi pri ajna temo, ne nur pri Esperanto.

La kursoj de la Universitato de Esperanto, instruiĝas per la lingvo Esperanto. Ĉiaj kursoj bonvenas se ili estas kursoj jam instruataj en oficialaj universitatoj, ekzemple, kursoj pri historio, filozofio, biologio, kemio, astronomio, psikologio, sociologio, edukado, muziko, juro, ekonomiko kaj eĉ komerco. Tamen, paradokse, kursoj pri lingvoj kaj kursoj pri Esperanto ne akcepteblas rekte en la Universito. Tiaj kursoj bonvenus en aparta altlernejo, eble nomu ĝin Fakultato de Esperantologio, aŭ io simila, aŭ Esperanto kiel Fremdlingvo. La Universitato de Esperanto estas la instruado PER Esperanto, ne PRI Esperanto. Por kursoj pri lingvoj aŭ pri Esperanto, rekomendindas kunlaborado kun EDUKADO.net aŭ kun la Universitato AM de Poznan, en Pollando, aŭ kun AIS.

I-4. Niaj kursoj estu taŭgaj por nefakuloj: sciaro konstruendas de fundamentoj, ne de pintoj.

La kursoj estas ĝeneralaj kursoj, bazaj kursoj; ili ne estas pintokursoj. Ĉiu kurso, je la unua etapo aŭ stadio de la disvolviĝo de la Universitato, estas por tipaj universitataj studentoj de la unua aŭ dua jaro de iliaj studoj. Neniu kurso devas bezoni la antaŭan lernadon de alia kurso. Do, sekve de tiu principo, kurso nomata Historio de Ĉinujo povas esti kurso, dum Historio de la Ming-Dinastio de Ĉinujo ne oportunas en la unua stadio de la konstruado de la Universitato. Ĉiuj studentoj 1) kiuj sufiĉe bone scipovas Esperanton por kompreni la vortojn de la profesoro kaj 2) kiuj estas universitat-nivelaj lernantoj povas ĉeesti kaj studi ĉe la Universitato de Esperanto 每 aŭ la ĉeestajn kursojn aŭ la retajn kursojn.

I-5. La profesoroj estu doktortitolaj kun nacilingva sperto pri la sama kurso

La kursoj estas instruataj de profesoroj kiuj jam instruis, prefere plurfoje, tiun saman kurson en alia lingvo ĉe alia universitato. Ĉiu profesoro posedos oficiale rekonatan doktoran diplomon laŭ ne-esperantistaj kriterioj. La profesoroj, kompreneble, sufiĉe bone parolos Esperanton.

I-6. Niaj Universitataj kursoj estu ĝuste longtempaj por doni kompletan rigardon al la temo.

Por estiĝi kurso en la Universitato de Esperanto, la kurso devas esti kompleta (kun ĉirkaŭ 40 horoj da instruo-tempo antaŭ studentoj). Ĝi devas plenumi la kriteriojn por normala universitata kurso. Ĝi devas esti filmita kun altkvalita sono por poste vidiĝi kaj aŭdiĝi sur la retejo. Partaj kursoj, prelego-serioj kaj similaj ne akceptiĝas en la Universitato de Esperanto, tamen ili certe bonvenos en alia retejo por tiaspecaj aferoj (pensu pri TED).

I-7. Studentoj estu tutmondanoj kiuj sufiĉe bone konas Esperanton, surloke kaj perrete

La studentoj de la la Universitato de Esperanto, kiel menciite, estas universitatanoj. Ili povas aĝi inter 18 kaj 98 jaroj, kaj povas deveni de iu ajn lando. Ilia nivelo de Esperanto devas esti sufiĉe alta por kompreni la kurson, sed ili ne bezonas paroli kaj skribi perfekte. Ni memoru, ke multaj eksterlandaj studentoj lernas ĉe multaj usonaj univesitatoj kaj ilia nivelo de la angla ankaŭ ne estas perfekta. La nivelo de la fino de la BEK-kurso, ekzemple, sufiĉas por komenci lerni ĉe la Universitato de Esperanto. En la KER-sistemo, Nivelo B1 aŭ B2 probable sufiĉos.

Parto II, GVIDLINIOJ POR PRETIGI UNIVERSITATAN SESION kaj ENRETIGON

La Universitato de Esperanto estiĝas paŝon post paŝo, en pluraj etapoj aŭ stadioj. Ĝuste kiel okazos tiu disvolviĝo ankoraŭ ne sciatas, tamen ni povas iom skizi bazajn kaj klarajn stadiojn, kiuj priskribiĝas sube:

II-1. Stadio 0 每 Sendado de Propono al la Estraro

La administrado kaj venonta kreado de principaroj kaj regularoj por la Universitato de Esperanto estos deciditaj de sia Estraro, kun membroj kiuj estas profesoroj kaj devenas de nelingvaj fakoj. Ĉiu profesoro kiu donis kurson en la Universitato de Esperanto aŭtomate partas la Estraron, krom se li aŭ ŝi deziras rezigni pri tiu rajto. Estas rekomendite, ke la estraro estu multkontinenta, do almenaŭ unu profesoro por ĉiu kontinento; do, en la Estraro estu almenaŭ 6 homoj: Afrikano, Nordmerikano, Sudamerikano, Aziano, Eŭropano kaj Oceaniano. La ĉefa tasko de la Estraro estas decidi pri la venontjara sesio de la Universitato, laŭ la Principaro.

Notindas, ke la Estraro ne okupiĝas pri la surlokaj aferoj, kiel ekzemple gastigado de profesoroj, trovado de klasĉambro, rilatoj kun lokaj Universitatoj, k.s. Por tiuj taskoj la Estraro kunlaboras kun LKK; Estraro okupiĝas pri la programo de la sesio, difinita en la sekvaj IV Stadioj.

II-2. Stadio I 每 Ĉeestada Kurso Registrita

La unua etapo estas la organizado de loka klaso, kun ĉeestaj studentoj, kaj la filmado (vide kaj aŭde) de kompletaj, ĉeestaj kursoj. Se eblas, prefere la ĉeestaj kursoj estu agnoskitaj de loka Universitato kiu gastigas la kursaron, por pli alte valorigi la partoprenajn atestilojn, kaj eventuale ekzamenojn. Du kursoj kun filmado jam okazis inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro, 2012 sur la insulo Hajnano en Ĉinujo. Unu el ili estis agnoskita de Nankina Univeristato.

II-3. Stadio II 每 Surretigo de la filmita kurso

La dua etapo estas la surretigado de la filmitaj kursoj sur la Interreton, por ke eventualaj, postaj studentoj povu ĉeesti, hejmstudan kurson. Pro la fakto, ke tiu surretigado bezonas aldonan homforton, kaj eventuale financajn rimedojn por la sukcesa starigo kaj daŭrigo, ĝi povas realiĝi pli aŭ malpli rapide depende de la cirkonstancoj. Ĉiaokazo, ĉiuj subtenantoj de la Universitato bonvolas kompletigi tiun etapon kiel eble plej bone kaj rapide.

PARTO III, KROMAJ PROPONOJ POR POSTAJ JAROJ

III-1. Eventuala Poentigado kaj Kreditigado

Posta etapo povas esti la kreado, eventuale, de ekzamena sistemo, poentiga sistemo, kaj kreditiga sistemo. Tio diferenciĝas de la Open Courseware Sistemoj de MIT, Berkeley kaj de Yale. Ili disponigas la enhavon de siaj kursoj, sed ne malfermas la pordojn por posta, plena partopreno en la retaj kursoj. Ĉiu profesoro de la Universitato de Esperanto povas akcepti aŭ povas ne akcepti venontajn studentojn laŭ tiu sistemo. La kondiĉoj de la ekzamenoj kun eventuala studokotizo estas temo por la profesoro kaj eventuala Estraro de la Universitato de Esperanto.

III-2. En venontaj jaroj, eventuala kreado de faketoj aŭ fakoj

Kiel eventuala, posta etapo povus esti la kreado de fakoj, kun aro da similtemaj kursoj. Notinde estas ke planoj por tia starigo de fakoj nuntempe tute ne ekzistas, do la sekvo estas nur skizo pri iu eventuala, fruktodona vojo. Ekzemple, la Universitato povus havi fakon pri Historio kiu siavice povus inkluzivi: Historio de la Mondo, Historio de Eŭropo, Historio de Ĉino kaj Historio de Arto kaj Arkitekturo. Aŭ eble fako pri Paco: Alfronti Militon, Historio de la Mondo, Interkultura Komunikado kaj Internacia Juro aŭ Historio de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste, eblus la kreado de diplometoj por homoj kiuj sukcese trastudos ĉiujn kursojn en la sama fako.

III-3 每 enmeto de esperantigitaj kursoj de aliaj universitatoj.

Eblas antaŭvidi eventualan enmetadon de kursoj de Yale, Harvard, Berkeley aŭ de aliaj unversitatoj, per subtitoloj en la lingvo Esperanto. Tia utiligado de la kursoj de tiuj universitatoj jam ekzistas tiel en aliaj lingvoj, ekzemple, en la ĉina. Tiu flanko de la Universitato de Esperanto povus esti prikonsiderata de la venonta estraro.

III-4. Kreado de Biblioteko de Esperanto

Prikonsiderinda, en venontaj jaroj, estas la kreado de Biblioteko por la Universitato de Esperanto. Tiu biblioteko povas esti nur por la enriĉigo de la kursoj de la Universitato, ekzemploj, publikaĵoj kiuj rilatas informadikon por la jam kreita kurso Filozofio kaj Historio de Esperanto de Profesoro Gobbo, aŭ publikaĵoj kiuj temas pri paco kaj milito por la kurso Alfronti Militon de Profesoro Glossop.

Tamen, ankaŭ prikonsiderindas aparta projekto por starigi grandan Bibliotekon de Esperanto, kaj enmeti tiun bibliotekon inter la virtualajn murojn de la Universitato de Esperanto. Ĉiaokaze, la komunumo de Esperanto ege bezonas laŭeble kompletan bibliotekon, kaj kroma demando estus ĝuste kie ĝi lokiĝus.

Home

Course List

1 War and
Peace

2 Philosophy of
Computing

3 Enkonduko al Astronomio

Mission
Statement

Library

About us

Contact

lasta ĝisdatigo 2013/01/29 22:46